Fabelo pri la Triopo. Сказка о тройке

Артикул: otrojke

Fabelo pri la Triopo

Arkadij Strugackij, Boris Strugackij

Fabelo pri la Triopo.

13x20 cm, gluita.

192 стр.

ISBN 978-5-7161-0209-5.

Tradukis Mikaelo Bronŝtejn

Pentristo Vjaĉeslav Te

Prefaco

Kara leganto,

Mi gratulas vin ĉe eklego de la unika verko de fratoj Strugackij. Kompreneble, se vi jam konas la sep aliujn, aperintajn antaŭe, vi nepre diros, ke ĉiu verko de fratoj Strugackij estas unika. Certe, vi pravas. Do nun la unikeco de via legaĵo estas en tio, ke ĝi estas la plej satira, la plej moka, la plej ofenda por la sovetia ŝtata sistemo. “La libro, verkita per galo kaj vinagro” – diris Boris Strugackij.

Tiaspeca libro ne povus havi facilan sorton. La tuteca teksto de la “Fabelo pri la Triopo”, finverkita en 1967 aperis por la publiko nur en 1987! En daŭro de tiuj dudek jaroj Arkadij kaj Boris Strugackij faris multegajn provojn publikigi ĝin tutece aŭ poparte en diversaj revuoj de Sovetio, sed eĉ konataj, amikemaj redaktoroj preferis ĝentile rezigni la publikigon. Laŭ konsilo de populara scienc-fikcia verkisto S. Gansovskij la aŭtoroj decidis refari la “Fabelon”. Ili kurtigis ĝin preskaŭ duone, foriginte la plej mokajn partojn, ili mildigis la plej akrajn lokojn, tiel, ke fakte aperis la verko, memstare vivanta – “Fabelo pri la Triopo-2”. Sed denove la ŝtataj eldonejoj, post tralego de la manuskripto, rifuzis al la aŭtoroj. Finfine la manuskripto trafis al siberia almanako “Angara”, kies ĉefredaktoro en la fino de 1968 kuraĝe publikigis la “Fabelon-2” en du sinsekvaj numeroj de la almanako. Tiu kuraĝo kostis al la ĉefredaktoro la laborlokon. Komence de 1969 la buroo de Irkutska distrikta komitato de KPSU, t.e. la plej alta reganta institucio en la distrikto, pro “publikigo de idee netaŭga novelo de A. kaj B. Strugackij” senigis lin je la ĉefredaktora posteno.

Sed la aŭtorojn gvatis eĉ pli grandaj malagrablaĵoj. En 1970 la “Fabelon-2” publikigis kontraŭsovetia revuo “Grani” – tio estis taksata jam preskaŭ kiel komploto, kontraŭŝtata krimo.

La publikigo okazis sen scio de la aŭtoroj, sed tiu vero ne malpliigis koleron de la oficialuloj-kuratoroj de la verkistaro. La fratoj estis devigitaj verki proteston kontraŭ tiu publikigo, kaj tiu deviga laboreto estis por ili pli terura ol eĉ la juĝa puno. Feliĉe, la protesto, kiu devis aperi en la “Literatura gazeto”, la plej aŭtoritata organo de la Verkista Unio, iakaŭze neniam estis aperinta.

Intertempe la “Fabelo” vastiĝis en la lando per la “samizdataj” retajpoj, restante legata kaj ŝatata de diversaĝa civitanaro.

Kial do, la “Fabelo pri la Triopo” estis provokinta tioman timon kaj malamon de la sovetia burokrataro? Ĉar en la roluloj de tiu libro la burokratoj rekonis sin kaj ekvidis la primokatan epokon de burokratisma stagnado, subpremado de la libera racia penso. Eĉ la titolo tuj revokis en la memoro la fifamajn “triopojn” de la stalina “granda purigo”. Kaj sur la paĝoj de la libro, kie disvolvis sian fuŝan agadon TRUFEo - Triopo, Registranta kaj Unueciganta Fenomenojn Eksterkomprenajn, bolas la mokanta humuro, efektive plena je galo, pipro, vinagro. Tie la membroj de la Triopo (kiuj, cetere, estas kvar!), la personoj, absolute profanaj kaj subnivelaj, estas postenigitaj por trakti kaj decidi pri la sortoj de neklarigitaj fenomenoj, kolektitaj en speciala Kolonio. La prezidanto Lavr Fedotoviĉ, opinianta sin la popolo. La ĝisosta burokrato Purcelankis, febre foliumanta la instrukciaron. La senĝena orgojlulo Pankonsumov kun sia agresema stulteco. La ĉiam dormanta kolonelo de laŭesence stulta motor-kavaleria trupo. Ankaŭ la helpantoj: la scienca konsultanto, profesoro Elkurello, veninta el la antaŭa gaja “Lundo ekas sabate” kaj la kompatinda komandanto de la Kolonio. Malsimpatiaj uloj, similaj la antaŭjarcentajn protagonistojn el la verkoj de la genia Saltykov- Ŝĉedrin, priridindaj kaj priridataj. La juĝatoj de ili, provizoraj enloĝantoj de la Kolonio – ekde la memama Cimo Parolulo kaj trofiera polpo Spiridono ĝis la ĝenema pterodaktilo Kuzjma, vekas en la legantaro pli da ŝato kaj simpatio.

Ĉu vi diras, ke la sovetia epoko bonŝance forpasis antaŭ dudek jaroj, do tiuj figuroj estas malmodaj kaj mem la verko – malaktualiĝinta? Ho, kara leganto, tion vi povas diri, loĝante en iu benata lando sen profanoj, sen ordinara ĉiutaga korupto… ĉu ekzistas tia lando?

Sed eĉ se vi havas benon loĝi en tiu, ĉe la legado vin atendas ridoplena ĝuo, kiun sentas normala homo, legante pri absurdaĵoj flankaj, ne tuŝantaj lin mem.

Mikaelo Bronŝtejn

Цена: 190.00 руб.