Следите за новостями и новинками издательства Импэто в Телеграм и VK.

Urbo Goblinsk

Артикул: goblinsk

Urbo Goblinsk Mikaelo Bronŝtejn
Urbo Goblinsk
Romano
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko
Pentristino Anna Striganova
Moskvo
Impeto, 2010
304 paĝoj, bindita ISBN 978-5-7161-0218-7

EL LA UNUAJ OPINIOJ

“Urbo Goblinsk” estas trafa atesto pri la eventoj, kiuj okazis kaj okazas daŭre en eksa Sovetunio post ĝia disfalo. La romano rakontas pri tio, kion multaj el ni travivis: privatigo de fabrikoj, perdo de laboro, elmigrado kaj vizitoj de eksterlandanoj, potenco de krimuloj... Ankaŭ la ĉiutaga vivo estas priskribita per simpatia rakonta maniero...
Legante la romanon oni povas rememori, miri, timi, ridi, esti kolera kontraŭ la situacio kaj kompata al herooj, kelkfoje ne kredi, ke tio eblas, kelfoje konscii, ke ĉio eblas, kiam temas pri mono kaj povo. Verŝajne, reagoj de legantoj estos malsamaj, depende de tio el kiu mondoparto ili venas, sed sendube estas interese legi la libron, kiu respegulas la aktualan, nunan tempon, kiu prezentas karakterojn de diversaj sociaj tavoloj kaj en kiu aperas ankaŭ esperantistoj.

Grazina Opulskiene (Litovio)

Цена: 470.00 руб.