
Новинки
Учебник языка эсперанто

Aventuro
Tatjana Tereĥova
Aventuro
Versaĵoj kaj rakontoj por infanoj
Ĉiuj tekstoj de la libro estas originale verkitaj en Esperanto.
Tio estas libro pri etaj, sed plej gravaj en la mondo mirakloj, kiuj okazas ĉiutage, necesas nur scipovi rimarki ilin. Jen printempo ludas sian melodion per violono de urbaj balanciloj; jen sunradio elstarigas el aŭtuna foliaro folion, similan al vulpido; jen leontodoj transformiĝas en etajn flavajn leonidojn, heroldojn de proksimiĝanta mirakla somero.
Rakontoj, versaĵoj kaj etaj hajkoj, prezentitaj en tiu ĉi libro, helpos lerni pri tiu talento – rimarki miraklojn, kiuj ĉirkaŭas nin ĉiutage. Tio estas talento ne komplika, sed ege grava, ĉar ekhavinte ĝin oni neniam plu enuos.
Enprofundiĝi en tiun etan, sed per ĉiu sia detalo vivan mondon helpos la koloraj ilustraĵoj.
Все тексты книги оригинально написаны на языке эсперанто.
Книга о маленьких, но самых важных в мире чудесах, которые происходят каждый день, нужно только уметь их замечать. Вот весна играет свою мелодию на скрипке городских качелей; вот луч света выхватывает из осенней листвы листок похожий на лисенка; вот одуванчики превращаются в маленьких желтых львят, посланников скорого волшебного лета.
Сказки, стихи и маленькое трехстишия хокку, представленные в этой книге, помогут научиться этому мастерству – замечать чудеса, которые окружают нас каждый день, мастерству не хитрому, но очень важному, потому что с ним никогда больше не будет скучно.
Погрузиться в маленький, но в каждой своей детали живой мир этой книги помогут цветные иллюстрации.
Иллюстрации Анны Стригановой
Стихи и рассказы на эсперанто. – М.: Импэто, 2026. – 64 с.
ISBN 978-5-7161-0331-3

La rabiaj aĵoj de l' jarcento
Arkadij Strugackij, Boris Strugackij
La rabiaj aĵoj de l' jarcento
«La rabiaj aĵoj de l’jarcento», verkita en 1964, la unuan fojon estis eldonita en 1965. Literaturistoj nomas ĝin utopio aŭ “malutopio en utopio”, kiu estis metita en la formon de ĝenro de la detektivo kun aktiva dinamika suĝeta linio. Ĝi estas parto de filozofia scienc-fikcio, kiu en la tempo de USSR havis kiel unu el la celoj pristudi la trajtojn kaj perspektivojn de la homa socio kaj respondi al pluraj demandoj, kiuj estis aktualaj tiam, kaj multaj el kiuj restas aktualaj ankaŭ nuntempe.
Tradicie por scienc-fikciaj verkoj de fratoj Strugackij atentokaptaj okazaĵoj de la romano, priskribitaj per bonega literatura lingvo, kuniĝas kun la profundaj filozofiaj meditoj pri la esenco de la individua homa psikologio kaj ekzisto de la homaro kaj de la vivo ĝenerale.
Kiel okazas ankaŭ en la aliaj verkoj de la aŭtoroj, en «La rabiaj aĵoj de l’jarcento» fratoj Strugackij aŭguras aperon de la teknologioj, kiuj ne ekzistis en la tempo, kiam ili verkis: sendrataj rimedoj por interŝanĝi la informojn, memregantaj aparatoj ktp.
«La rabiaj aĵoj de l’jarcento» certe okupos bonan lokon en via Esperanta biblioteko.
Роман на эсперанто. – М.: Импэто, 2026. – 218 с.
ISBN 978-5-7161-0328-3
Я вновь повстречался с надеждой... / Renkontis mi ree l’esperon...
Булат Окуджава / Bulat Okuĝava
Я вновь повстречался с надеждой... / Renkontis mi ree l’esperon...
Перевод на эсперанто разных авторов
Песни Булата Окуджавы (1924–1997), одного из лучших творцов авторской песни, переведены на многие языки. Эта книга, посвященная столетию барда, впервые представляет его песенное творчество на языке эсперанто. Для широкого круга почитателей авторской песни, владеющих эсперанто.
La kantoj de Bulat Okuĝava (1924–1997), unu el la plej famaj rusiaj bardoj, estas tradukitaj en multajn lingvojn. Tiu ĉi libro, dediĉita al la centjara jubileo de la fama bardo, por la unua fojo prezentas lian kantan heredaĵon en Esperanto. Por adorantoj de la bardaj kantoj.
Сборник стихов на русском и эсперанто. – М.: Импэто, 2024. – 128 с.
ISBN 978-5-7161-0326-9
Nordo. Amo

Nordo. Amo (Сборник рассказов на языке эсперанто)
Moskvo: Impeto, 2024. – 204 c. ISBN 978-5-7161-0323-8
La novelaro “Nordo. Amo” de Mikaelo Bronŝtejn, verkisto bone konata en Esperanto-lando, enhavas pli ol du dekojn de la noveloj, publikigitaj diverstempe, ĉefe en “Beletra Almanako” kaj tradukitaj el Esperanto en multajn lingvojn. Kolektitaj kune en unu libro la noveloj pli bone respegulas la verkovojon de la aŭtoro.









