Kelkaj impresoj pri la romano “Mi stelojn jungis al revado ”
Mikaelo Bronŝtejn
Mi stelojn jungis al revado
Мoskvo: Impeto, 2016. — 566 p., il.
ISBN 978-5-7161-0286-6
Eblas mendi ĉe http://lernolibro.ru
Kelkaj impresoj pri la romano “Mi stelojn jungis al revado ”
Anna Striganova
1.
“Per du diversaj manieroj povas oni/ esti si mem – per rekta kaj malrekta./ (…)/ La bildoj povas ja ekzisti/ Normalaj kaj inversaj, al kiujn oni/ Donis la nomon “negativoj”, kie/ Inversmaniere aperadas lum' kaj ombr'./ (…)/ Kaj same se dum ekzistad' surtera/ Animo donis nur la negativan bildon,/ Ĝin oni ne forĵetas kiel la fuŝaĵon/ Sed komisias ĝin al mi.” (H. Ibsen “Peer Gynt”)
Komence mi malkovros la negravan sekreteton – laŭ la unua plano kovrilpaĝo de romano devis esti tute alia, pli atentokapta, pli agreseca. Kun aro da duonnudaj samaspektaj viroj, marŝantaj sur la Ruĝa placo kaj ion kriantaj, pro kio vizaĝoj iliaj estas distorditaj. Por homo, kiu ne scias, ke tiuj viroj estas nur sportistoj dum parado (t.e. por ĉiu homo, kiu ankoraŭ ne vidis la paĝon 515 de la romano, kie la sama foto estas subskribita) tiu kovrilpaĝo nepre ŝajnus tro provoka, aroga. Do estis decidite uzi alian bildon. Inter kelkaj variantoj, afable faritaj kaj prezentitaj de Ju. Glinskaja estis unuvoĉe elektita la nuna varianto. Sange ruĝa, kun bela vira vizaĝo, severe kaj regeme rigardanta la spektanton. Kaj voĉdonantoj, multaj el kiuj, nek legis la romanon, nek sciis, ke bela viro estas Ernest Drezen, trafis. Fikse rigardanta de kovrilpaĝo, dank' al miksaĵo de ruĝa kaj nigra koloroj, li similas al fantomeca demono, kaj same fantomece kaj demonece, ĉirkaŭita per la samaj koloroj, li aperadas en romano – kvazaŭ ruĝa fadeno. Li siamaniere kunigas la partojn, ludas gravan kaj intiman rolon en vivo de ĉiu el ĉefrolantoj, estas pasie amata de ambaŭ ĉefrolantinoj. Li aperadas en teksto ne ofte, plejparte en kelkpaĝaj “Intermezoj”, sed intermezoj ja plene apartenas al li, ankaŭ tiuj du, kie li ne aperas – pri Postnikov, en kies destino li ludos la fatalan rolon, kaj pri Stalin, kiu en tiu teksto-peco estas jam lia baldaŭa ekzekutisto kaj kies eta sozio li estas.
Mi, verŝajne ne eraros se diros, ke Drezen estas la plej atentokapta, brila heroo, vere romantika, lermontoveca en sia demona, superhoma forto kaj malkohereco. Samtempe sugestanta estimon kaj kruelan malestimon, ravon kaj plenan malakceptadon, laŭ sia influo al vivoj de ĉiuj aliaj herooj, laŭ sia influo al leganto, li povus esti nomata la ĉefa heroo de libro.
Kaj ankaŭ estas Drezen prezentita kiel homa, vere homa, sugestanta profundan kompaton, timeman admiradon, vizaĝo de senhoma, senvizaĝa, ĉion forprenanta mortiganta forto, kiun oni kaŝas sub vortoj “Ni ne kulpas. Epoko kulpas, la epoko estas tia, kruela” (p.506). Li estas “eta Stalino”, kiel diros antaŭ la fino lia interna voĉo. Verŝajne mi ne eraros, prognozante, ke aperos multnombraj legantoj, kiuj plendos: “tiu forto estas prezentita nur de malbona flanko, kaj ja ekzistas alia, tiaj severaj agoj verŝajne estis bezonataj, do vi, aŭtoro, devis prezenti kaj la alian flankon, kaj ankaŭ al ĝi doni la vizaĝon, homan vizaĝon, propran veron!” Certe tiuj legantoj aperos, aŭtoro mem en la postparolo prezentas ies opinion pri Stalino, kiel “efektiva managero”, antaŭdirante tion. “Ĉiam – diros tiuj legantoj – diversaj aŭtoroj sukcesis trovi helan flankon de murdistoj, inkviziciistoj, maniuloj k.t.p. Jes, vi montris kelkajn heroojn de alia flanko, ekzemple Abramov, sed tio ja ne estas homo, sed monstraĉo, tiaj en realo ne ekzistas!” Ili, certe, pravas. Sed kiam mi ekpensis pri tio, en mian memoron tuj venis duonforgesita nomo “Dioj soifas”, nomo de romano, kie A. France priskribis la francan revolucion – kiel ebria festo de libero; kaj poste – kelkajn jarojn post ĝi, kiam ĉiuj herooj dronis en propra sango, kaj dronigis en ĝi la tutan landon. Kaj ankaŭ tie unue personigita, mortiganta forto, perdas homan vizaĝon, iĝas iu superhoma morna ondo – de tie venis la nomo de tute senreligia romano - “Dioj soifas”, kiu kvazaŭ senkulpigas homojn, liberigas de peko tro granda por iuj ajn homoj. Kaj la saman motivon de superhoma mortiganta forto, kiu onde mortigas ĉiujn kaj ĉion ankaŭ post bunta festo de revolucia liberigo ni povas vidi en rakonto de Andreev “Tiel estis”. Simbola rakonto, ĝi ne estas ligita al iu historia revolucio kaj enhavas trajtojn de estintaj kaj estonta, jam antaŭsentata la Rusia. Tie sensente mortiganta forto estas tute liberigita de homeco – estas monstro, kiu loĝas en frida rivera profundo. Do, ni povas vidi, ke ekzistas tia forto, kiun aŭtoroj, tute diversaj ne volas aŭ ne povas ligi al homo, ĉar tute nekredebla, netolerebla estas ĝia reala homa origino.
Sed en nia romano, tamen ekzistas heroo-ponto inter homa kaj senhoma. Kaj ne nur pro bela demoneca forto, sed ankaŭ danke al tiu liganta rolo inter herooj-homoj kaj terura epoko, ĝuste li, Drezen, povas esti nomita ĉefrolanto de romano.
Tre kuraĝa, por ne diri tro kuraĝa, estas formo de la lasta intermezo. Nomo mem parolas pri enhavo “Drezen kaj Drezen”. Jes, estas klasika, preskaŭ kiĉa formo de lasta juĝo super heroo. Kiam duonfreneziĝinta li parolas kun si mem, sed verdire parolas kun dio/diablo, kun realiĝinta tutmonda vero, kies rolon nepre prenas al si la aŭtoro, kune kun rajto ĵeti heroon en inferon, aŭ paradizon, pardoni aŭ por ĉiam lasi nepardonita.
2.
“Ĉio evidentas, proksimas, kvazaŭ estis jam delonge trovita (...) mankas loko por revoj, kaj ĉielo ne videblas. Kaj ĉu indas rigardi en tian ĉielon, grizan kiel viraĉa felpalto, sen bluaj lumtruoj, sen rozoj ĉielaj... Ĉi tie de limo al limo kreskas nur duonmortinta arbustaro. Vi malaperos en ĝi, sed vi amas ĝin per ĝismorta amo. Eliros vi en arbustojn, staros sur marĉo. Kaj nenio plu estas bezonata. Oro, oro ie en fundo kantas.” (A. Blok )
Kiam mi atente kaj senhaste rememoris la tutan romanon kelktage post legado, min pikis unu sengaja penseto. Steloj el nomo de romano nenie sur ĝiaj paĝoj estis “jungitaj”, se ni diru poetece. Neniu el herooj sentis profundan inspiron aŭ helan feliĉon sufiĉe forte por kovri leganton per ĝi kaj igi ĝin senzorge revi, tremetante kredi ke de nun kaj por ĉiam ĉio estos bone, en vivo de heroo, certe, kaj iomete en lia propra. Momentoj da pura flugo en romano mankas, neniu el herooj eĉ ne por unu momento estis plene liberigita de sub aŭtoro kun lia scio kaj sperto. Tiu senzorga flugo mankas ankaŭ dum la plej stelplenaj momentoj: stela kupolo super amplena nokto de Ŝlomo kaj Vera pleniĝas per tremanta antaŭsento – tiu nokto estas mallonga, tiu nokto estas ilia lasta. Hispanaj varmaj kaj brilaj steloj super Talis kaj Francine miksiĝas kun kugloj kaj krioj. Tamen stela temo tenere, arĝente trapenetras tutan romanon, steloj prilumigas multajn gravajn momentojn, kaj iliaj etaj verdaj ĝemeloj ornamas vestojn de kelkaj herooj por leganto povu facile rekoni ilin. Steloj brilas super la novjara nokto de komenciĝinta 36-a jaro kaj ebriaj gajaj herooj, inspiritaj per ilia brilado revas pri malproksimaj planedoj kaj pri sia propra ebleco iam, baldaŭ ilin viziti. Tute proksima, tute reala revo en rapidege vastiĝanta mondo, revo de homoj por kies plejparto tiu Novjarfesto iĝos la antaŭlasta. Kaj ankoraŭ unu arĝenta guteto – epigrafo de lasta ĉapitro pri asteroido “Zamenhov” – jes, ĝi ne estas stelo, sed tamen io el tia, stela mondo. Io eta, forfluganta, tuj malaperonta. Bonega epigrafo por finaĵo de libro, por kelkaj paĝoj al kiuj restis nur palaj, estingiĝantaj rememoroj. Kaj inter ili – foto de SAT-kongreso en Peterburgo, kun ĉiuj ĉefaj herooj, ridetantaj, tenantaj manojn unu de la alia. Kaj super ili – ora anĝelo de Petropavlovskaja fortikaĵo. Nur nun, pli bone poste ol neniam mi kaj, ŝajnas al mi, plejparto de legantoj komprenas ke ĝuste tiu momento el mezo de libro, peterburga kongreso, priskribita hele, sed modeste estis koro de ĉiu rakonto, estas plej alta punto, tago de “Somera solstico, de plena triumfo post kiu vojo gvidas reen, en obskuron” (T. Mann). Kaj certe ĝuste en tiu momento plej proksimis steloj, estis preskaŭ jungitaj. Per okuloj de Ŝlomo estis montrita unu el ili, vespera, granda, pendanta super kongresejo, tiom brila, ke radioj ĝiaj ŝajnis verdaj. Kaj poste ĝi paliĝadis, malaperadis, kaj finifine, malgrandiĝinta je asteroido ĝi forflugas – ĉu ien, ĉu ne por ĉiam?
Kortuŝa, fino, kiu tuj reanimigis mian unuan demandon, kiu de laegadkomenco turmentas min. Kial, diablo prenu, kial tia komenco?! Kial dum nelonga unua parto kun kvinopo de ĉefaj herooj okazas samtempe kaj senpaŭze ĉio, kion devus ŝategi averaĝa legant...spektanto de popularaj aventuraj krimaj filmoserioj! Mortigado, perfortigado, blasfemado, banditoj en virinaj felpaltoj, malpuraj ebriaj maristoj, amorumado en duonlumigita hotelĉambro...mankas nur heroo, per nudaj manoj mortiganta rabian elefant...urson – ĉio alia el tia serio ĉeestas. Kial? Ĉu por atingi atenton de la averaĝa neekzistanta leganto? Sed tio nur trompos lin, ĉar alia parto de romano ja estos tute alia, pensema, profunda, homeca. Mi konas unu homon, kiu ĉesis legadon post tia komenco kaj perdis alian parton, ĝuste tian, kian li volis tralegi, malfermante la romanon.
Post tia komenco mi timis la finon. Timis superfluan, troan priskribadon de torturoj kaj ekzekutoj, de malfeliĉo kaj senespero. Sed mia timo ne realiĝis. Nenio tia estas en romano. Estas parte montrataj torturoj nur de du la plej animfortaj herooj, aliaj restas ekstere, por ĉiu imagu mem. Tion mi estimas, forte estimas ĉar bone scias ke tiel nomataj “malpermesitaj temoj” – plenkoloraj detalaj priskriboj de suferego, doloro, plena perdo de homa aspekto kaj menso – bedaŭrinde ĉiam plaĉas al kritikistoj, malgraŭ ke ilia influo al leganto ĉiam estas negativa, malfortiga.
Romano konsistas el sep partoj, ĉiu enhavas apartajn ĉapitrojn pri ĉiu el kvin ĉefaj rolantoj, elpensitaj herooj, kies historioj kaj destinoj kunteksiĝas en unu historion, akceptante en ĝin aliajn heroojn, historiajn kaj elpensitajn. Estis interese por mi, ke ĉefaj herooj estas prezentitaj ne egale – ĉu laŭ intenco, aŭ sub influo de propra rilato al ĉiu el ili, aŭtoro montras ilin de diversaj vidpunktoj. Kiam Ŝlomo pensas – ni vidas liajn pensojn, humoron, revojn, timojn, ni konas lian animon. Kiam pensas Talis – ni vidas, ke li rigardas fenestron, sidas apud tablo, trinkas konjakon kaj lian animon ni povas nur diveni. Pri aspekto de Ŝlomo ni konas nur kelkajn trajtojn – pri kiuj li mem, pensante, rakontis al ni, kaj ankaŭ tiuj trajtoj estas pli naciaj ol liaj. Sed Talis ni preskaŭ vidas – kun lia svelteco kaj alteco, aminda rideto, ofte ruĝiĝantaj vangoj, kun ĉiuj specoj de lia vestaĵo, kaj civila, kaj milita, kun lia ĉiama kutimo amikeme meti manojn sur ŝultrojn de iu ajn, eĉ de malsimpatia fremda avinaĉo en komunloĝejo. Do Ŝlomo ni plejofte vidas per okuloj de mem Ŝlomo, Talis per okuloj de admiranta spektanto. Vasilij ja – per okuloj de spektanto mokete-bonkora. Samo okazas kun aliaj. Kiam Vera serioze enamiĝas, ni vidas per ies okuloj, ŝian viglecon, vivplenon, subitajn ridetojn kaj eksterordinaran laboremon. Kiam serioze enamiĝas Francine, ni el ŝiaj propraj pensoj scias, ke ŝi volas infanojn kaj belan dometon, kaj ĉiam vivi kun sia viro. Tiun neegalecon en prezentado de herooj mi ŝatas, ĝi kreas fidon al aŭtoro – kvazaŭ li rakontas tion, kion vere scias, kaj pri aliaj, duonkovritaj de li mem flankoj – silentas.
Devas mi ankaŭ iomete diri pri mondo de romano. Mi estas ruso, por mi tute sufiĉas vortojn Kremlo, Sivcev Vraĵek, Tverskaja por antaŭ miaj okuloj bunte kaj klare aperu Moskvo kun sia ĉiam oreca lumo, ĉiama bruo kaj sonoranta gaja antikveco. Por mi sufiĉas vortoj Neva kaj Petropavlovskaja fortikaĵo por vidi fride-brilan ĉielon de Peterburgo kun liaj mornaj kaj neforgeseble belegaj stratetoj. Sed, ŝajnas al mi, ke por homo, kiu ne vizitis Moskvon, Peterburgon, precipe al homo ne vizitinta Rusion ĝenerale, ne sufiĉos raraj priskriboj. Aspekto de tiatempa Rusio kaj de aliaj lokoj kaj landoj restos por li pala, same, kiam por mi ne aperis, kiel rememorindaj dekoracioj Francio, Hispanio, Vojo Nova. Sed oni diras, ke bona literatura mondo estas kreita ne nur el tio, kio videblas, sed ankaŭ el tio, kio aŭdeblas, tuŝeblas gustumeblas. Do, aparta kaj ege etosfaranta agrablaĵo de libro – estas manĝado, kiu ne nur ĉeestas por “alterigi” heroojn, sed ĉarme substrekas humoron, tempon, lokon. Varma porkaĵo kun terpomo kaj pruna brando – ĉe Vasilij, montranta ĝian familiecon, proksimecon al tero, al natura vivo, proksimeco, kiu fine savos lian vivon. Freŝaj fruktoj dum malsata vintro, por Vera, io nekutime bela kaj alloga, substrekanta ŝian nekutiman belecon kaj allogon. Kraba salato kun malvarma bovina lango en Moskvo – tiom moskveca. Kaj benjetoj kun sukera pudro apud Vasiljevskii – tiom peterburgecaj. Tio ludas gravan rolon en kolorigado de priskribita mondo.
3.
“Multe ili, kompatindaj, parolis pri indulgemo dia – mi ne scias ja ĉu sufiĉos ĝi por ili. Sed homa kompreno – tion mi perfekte scias – ĉiam, por ĉiuj sufiĉos!' (T. Mann “Doktoro Faustus”)
Certe la unua kaj gravega valoro de romano estas ĝia historieco, esperanto-historieco. Ne priskribo de “Kruela epoko”, de granda tragedio, sed elkaptitaj el ĝi apartaj specifaj homaj destinoj, pecetoj de destinoj, mallaŭtaj voĉoj, zorgeme ĝisportitaj per aŭtoro forme de rakontoj, dokumentoj, fotoj.
Mi povus supozi, ke valoreco de historia romano estas ne nur en ĝia rolo rakonti, klarigi kaj iomete analizi tion, kio estis. De frua infaneco oni sugestas al ni – historio gravas, ne eblas vivi sen kompreno de historio. Vane oni tion faras. Historio por homo ja estas aro da ombroj, kiuj staras malantaŭ dorso, staras por siatempe malpermesi al li fari paŝon reen, fuŝan paŝon for de elektita vojo. Sed por senti tiujn ombrojn, starantajn antaŭ si, homo mem devas stari. Kaj por elekti ombrojn kies ĉeesto helpos ne misvojiĝi, homo devas havi vojon. Do sincera bezono je historio estas ne de infaneca devo, sed rezulto de iu pli malpli matura elekto. Jen pro tio specife gravas esperanta historieco de romano, feliĉaj horoj kaj torturoj, misfaroj kaj heroaĵoj de samideanoj, de homoj kun kiuj ni ja estas tenere ligitaj, ĉar de tiaj helaj kaj mornaj tempoj, tra militoj kaj sociaj ŝanĝoj ĝis nun kaj ĉiam faras la komunan aferon.
Realaj priskribindaj personoj multas. Kiom granda ne estus romano, aŭtoro ne povus doni al ĉiuj el dekoj da herooj la ĉefan rolon, la taŭgan kvanton de paĝoj. Do aperas malfacilega problemo – pentri sangoplenan memorindan imagon per du-tri strekoj. Nikolao Nekrasov – poeto, al kies mistrafo en traduko de Onegin montras unu el ĉefrolantinoj – sola mistrafeto kiu montras samtempe meĥanikecon de lia traduko kaj senkapablon kompreni verajn tenerajn kaŝitajn sub ĉiutagaj vortoj sentojn de alia homo; sama Nekrasov estas unua homo en la teksto, kies besta timo estas montrata al leganto. Pretas imago. Alia ekzemplo – malfermita, romantika Ŝnejko, kiu korespondas kun Ciolkovskij, revas pri kosmo, kaj dum Novjara nokto al sia ebrieta kompanio rakontadas sciencaj informoj pri steloj, miksante ilin kun legendoj pri nomoj de konstelacioj. Kaj fine kun fermitaj okuloj pasie elpensas gastemajn grandokulajn venusanojn. Farita, estas imago. Multaj kaj multaj destinoj estas reviviĝantaj sur paĝoj.
Sed ĉiam historieco metas sur ŝultrojn de aŭtoro pezan respondecon. Ne nur pri rakontado de Vero – Vero ja estas aĵo efemera, sed ankaŭ respondecon antaŭ siaj herooj. Aŭtoro de fikciaĵo rajtas per ajna maniero torturi aŭ feliĉigi, kondamni aŭ liberigi elpensitan sian heroon, sed kiam temas pri heroo ne elpensita, pri vere vivinta homo kies sorto jam estas plenverkita, neŝanĝebla, tie aŭtoro havas duoblan kaj pli profundan respondecon. Pli profundan ĉar nun temas ne pri vivo, sed pri senmorteco, eterno de tiu tute reala homo. Kaj duoblan, ĉar tiu senmorteco havas du diversajn flankojn. Unua – arta, literatura senmorteco, kie temas pri heroo, ne vera homo, tia, kie aŭtoro prenas al si dian rajton pardoni aŭ kondamni animon, sendi ĝin al infero, aŭ savi. Dua kaj certe pli grava flanko de respondeco estas homa memoro, ne religia aŭ literatura, sed tute reala senmorteco. En memoro de leganto homo restos ĝuste tia, kia li estis pentrita de aŭtoro. Kaj ju pli multe da legantojn havas iu aparta libro, ju pli rare tiu reala persono aperas en aliaj libroj – ĉu historiaj aŭ fikciaj – des pli fortan influon al homa memoro havas per unu libro kreita imago. Kelkkaŭze ĝi povas plene formi tiun homan memoron - unusolan sendiskute ekzistantan senmorton. Kaj nun mi volus reveni al “Drezen kaj Drezen”. Pri dua flanko de respondeco mi tute trankvilas, monumento estis kreita, kaj sendube ĝi estas neforgesebla, kaj sendube, ĝi estas, jes terura kaj trista, sed tamen estiminda. Pri unua flanko... (kiel romantikulo mi povas konfesi, ke ĝi gravas por mi, mi ĝin atendis) pri mole-homeca sentimenta parto pri pardono aŭ kondamno... Aŭtoran elekton mi, bedaŭrinde, ne komprenis, ne kaptis.