Главная → Поэзия на эсперанто → ELKORE
ELKORE
Klara Ilutoviĉ
ELKORE
Poemaro
Impeto, 2012. – 112 paĝoj. ISBN 978-5-7161-0238-5
Lingve kontrolis Mikaelo Bronŝtejn kaj Elena Ŝevĉenko
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko
Sur kovrilo foto de Anna Striganova
“Elkore” estas la dua poemaro de Klara Ilutoviĉ. La unua – “Survoje” – aperis en 2005. La poetino partoprenis ankaŭ en du poeziaj kolektoj: “Moskvaro” (1998) kaj “Moskvaj sonoriloj” (2007) kaj ŝiaj poemoj ofte aperas en diversaj esperantistaj revuoj.
Bondezire
Dronanto atingu fidindan bordon,
Al peto respondu permeso,
Vagulo malfermu la hejman pordon,
Kaj kronu penadon sukceso.
Blindulo ekvidu la helan mondon,
Kreiĝu alvoke misteroj,
Konkordo protektu amikan rondon,
Kaj efektiviĝu esperoj.
Enuon estingu skarlata velo,
Amanton la amo favoru,
Junige radiu la verda stelo,
Kaj Esperantio floru!
Данные о книге
- Издательство
- Impeto
- Год
- 2012
- Страниц
- 112
- ISBN
- 978-5-7161-0238-5
Ещё в разделе «Поэзия на эсперанто»
Aventuro
Я вновь повстречался с надеждой... / Renkontis mi ree l’esperon...
Я вернулся в мой город, знакомый до слез… / Mi revenis en urbon, konatan ĝis plor’…
La vojo / Путь
Ni vivas malgraŭ ĉio
Viv-teatro (originalaj poemoj en Esperanto)
Kaj ekmatenos (И наступит утро)
VENTEMO
MIN TRAFIS FELIĈ’ ESTI RUSA POETO
Survoje
De nenie kun amo...
Kanto pri falko







