Следите за новостями и новинками издательства Импэто в Телеграм и VK.

HUNDA KORO, FATALAJ OVOJ ("Собачье сердце", "Роковые яйца")

Артикул: bulgakov

HUNDA KORO, FATALAJ OVOJ

Miĥail Bulgakov
HUNDA KORO
Tradukis Klara Ilutoviĉ
Redaktis Rogério Ferreira, Elena Ŝevĉenko
FATALAJ OVOJ
Tradukis Ludmila Novikova
Redaktis Dmitrij Perevalov, Elena Ŝevĉenko
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko

Moskvo: Impeto, 2012. – 184 paĝoj. ISBN 978-5-7161-0241-5

La libro estas publikigita kun permeso de la heredantoj

Novelo “Fatalaj ovoj”, verkita en 1924, estis publikigita en almanako “Nedra” (“Terinternaĵo”) en 1925. La aŭtoro, uzante misterajn kaj fikciajn elementojn, montras la eventojn de proksima estonto en la jaro 1928. La novelo unuafoje estis publikigita en Esperanto en almanako “Impeto’89” de la eldonejo “Progreso”. “Hunda koro”, verkita en 1925, estis unuafoje publikigita en la rusa nur en 1968 en Germanio, en revuo de rusiaj elmigrintoj “Edroj”. Prototipo de profesoro Preobraĵenskij en la novelo iĝis onklo de la aŭtoro, fama moskva kuracisto N.M. Pokrovskij.

Miĥail Afanasjeviĉ BULGAKOV (1891–1940)

BulgakovNaskiĝis en Kievo, finis medicinan fakultaton de Kieva universitato en 1916, sed jam ekde 1914 post komenco de la Unua mondmilito eklaboris kiel kuracisto en apudfrontaj hospitaloj. Praktikis kuracadon ĝis decembro 1919 multloke, ankaŭ estante mobilizita en diversajn armeojn. En 1919 ekverkis artikolojn por ĵurnaloj en urbo Vladikaŭkazo kaj enscenigis tri siajn fruajn teatraĵojn. Decembre de 1917 unuafoje vizitis Moskvon kaj ekloĝis ĉe sia onklo, fama moskva kuracisto N.M. Pokrovskij. De 1921 konstante loĝis en Moskvo kaj laboris en multaj ĵurnaloj kaj revuoj, en kiuj aperis liaj rakontoj kaj noveloj. De 1930 li estis kunlaboranto de ĉefaj Moskvaj teatroj.

Цена: 320.00 руб.