Mikaelo Bronŝtejn
Urbo Goblinsk
Romano
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko
Pentristino Anna Striganova
Moskvo
Impeto, 2010
304 paĝoj, bindita ISBN 978-5-7161-0218-7
Tatjana Auderskaja
La mondo en guto da akvo. Impeto, 2010. – 104 paĝoj, ilustrita.
ISBN 978-5-7161-0213-2
Scienca redaktoro d-ro pri biologio Nikolao Gudskov
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko
Ni loĝas en ŝtonepoko. Elirante el ŝtonaj domoj, ni trafas al ŝtonaj stratoj, kie ofte troviĝas nenio viva: nek arboj, nek birdoj, nek herbo, nek arbustoj. Nur aŭtoj preterpasegas siblante. Oni povas nomi nian tempon ankaŭ ferepoko. Hejmoj ĉe ni – ŝtonaj, surstrate – feraĵoj. Ho jes, kaj certe – plastaĵoj, kemiaĵoj ĉie: en mebloj, vestaĵoj, manĝaĵoj. Ĉu eblas nomi nian tempon plastaĵepoko? La ĉefa specio de vivestaĵoj en urbo estas homo. En postkortoj, subterejoj, subtegmentoj, sur kornicoj kaj en fendoj de malnovaj muroj kaŝas sin apudhomaj bestoj: katoj, hundoj, kolomboj, ratoj…
Ŝipeto Narklo.
Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova. Kolora bildfabelo en Esperanto. – M.: Impeto, 2010. –
56 paĝoj., ilustrita
ISBN 978-5-7161-0210-1
УДК 811.922
ББК 84Р7-4Эсп
Neniu kaj neniam ekkonos veran solecon, ĝis ne aperos sola en la nokta maro.
Kiam akvo kaj ĉielo kuniĝas en unu senfinan, netravideblan mallumon.
Sed estas bezonata nur unu fojon ekvidi tion kaj tiam ĉiu minuto travivita kun iu apude iĝas
por vi valora. Narklo estis simpla malnova ŝipeto, kiu estis forlasita en la maro,
ĝi povus rompiĝi je la rokoj, sed aperis miraklo, kaj ĝi ekvivis, ne sciante, ke en la mondo ekzistas
bordoj.
Уникальное полноцветное издание на языке эсперанто. Для широкого круга читателей.
Vladimir Aleksandroviĉ Edelŝtejn de la juneco estas arda poeziŝatanto. Li eksciis pri Esperanto en 1938, sed pro totalaj persekutoj kontraŭ esperantistoj, poste kontraŭ kosmopolitoj, li estis devigata prokrastigi sian esperantiĝon por multaj jaroj. Vladimir Edelŝtejn estas veterano de Soveti-Finnlanda milito (1939–1940) kaj la Granda Patrolanda milito (1941–1945) kontraŭ faŝismo.
En la libro estas prezentitaj tradukoj el poemoj de A. Puŝkin, M. Lermontov, V. Majakovskij, M. Gorjkij, L. Ukrainka, kaj de multaj aliaj rusiaj kaj ukrainiaj poetoj.
La libro estas dediĉita al la 90-jariĝo de Vladimir Edelŝtejn.
Sincerajn gratulojn al nia talenta veterano.
Mi gratulas vin ĉe eklego de la unika verko de fratoj Strugackij. Kompreneble, se vi jam konas la sep aliujn, aperintajn antaŭe, vi nepre diros, ke ĉiu verko de fratoj Strugackij estas unika. Certe, vi pravas. Do nun la unikeco de via legaĵo estas en tio, ke ĝi estas la plej satira, la plej moka, la plej ofenda por la sovetia ŝtata sistemo. “La libro, verkita per galo kaj vinagro” – diris Boris Strugackij.